7/02/11

Valonoj gajnos!

Mi loĝas en Belgio, plej precize en Gembloux, kiu stariĝas en Valonio. En Valonio, ni nun parolas la franclingvon, kaj la Flandrio estas nederlandligva regiono. Brusela Ĉefurba Regiono estas dulingva. Ankaŭ ekzistas minoritato germana Valonoj. Sed tio ne estas tiel simpla.

Mi ne lernigos al vi la subtiloj de nia lando, nur tio: ni balotis la 13an de junio kaj ni ne havas registaron. Ni havas la eŭropan rekordon kaj la 30a de marto ni havos la mondan rekordon!

En Viskonsino estas personoj kiuj parolas la valonlingvon, idoj de 15000 Valonoj de la regiono de Gembloux. Iu el tiuj uloj estis pridemandita en la belga radio lasta semajno, kaj lia aviso pri la politika konfuzegaĵo en Belgio estas:
Les Wallons vont gagner! [Valonoj gajnos]

Do ni resumu: neniu en Belgio povas diri kiam aŭ eĉ se ni havos registaron. Nur kelkaj politikuloj komprenas kial ili disputas kaj neniu scias kial ili ne akordas. Ekster la lando, eĉ en Francio aŭ Nederlando, oni pensas ke Belgio eksplodos, kaj nia diasporo kredas ke okazas civila milito ĉi tie.

Bonvolu helpu nin...

1 commentaire: