7/02/11

Valonoj gajnos!

Mi loĝas en Belgio, plej precize en Gembloux, kiu stariĝas en Valonio. En Valonio, ni nun parolas la franclingvon, kaj la Flandrio estas nederlandligva regiono. Brusela Ĉefurba Regiono estas dulingva. Ankaŭ ekzistas minoritato germana Valonoj. Sed tio ne estas tiel simpla.

Mi ne lernigos al vi la subtiloj de nia lando, nur tio: ni balotis la 13an de junio kaj ni ne havas registaron. Ni havas la eŭropan rekordon kaj la 30a de marto ni havos la mondan rekordon!

En Viskonsino estas personoj kiuj parolas la valonlingvon, idoj de 15000 Valonoj de la regiono de Gembloux. Iu el tiuj uloj estis pridemandita en la belga radio lasta semajno, kaj lia aviso pri la politika konfuzegaĵo en Belgio estas:
Les Wallons vont gagner! [Valonoj gajnos]

Do ni resumu: neniu en Belgio povas diri kiam aŭ eĉ se ni havos registaron. Nur kelkaj politikuloj komprenas kial ili disputas kaj neniu scias kial ili ne akordas. Ekster la lando, eĉ en Francio aŭ Nederlando, oni pensas ke Belgio eksplodos, kaj nia diasporo kredas ke okazas civila milito ĉi tie.

Bonvolu helpu nin...

1/02/11

Pri Egiptio

Kial la egiptaj okazaĵoj interesas Eŭropon? Ni akceptis kaj aprovis sinjoron Moubarak ekde preskaŭ tridek jaroj. Li estis la certiganto de stabilo en mezoriento, kaj li akceptis lian hebrean najboron, kun la helpo de jara usona doneco, kiu valoras 1,3 miliardo dolaroj. 1,3 miliardo militaj dolaroj...

Do ni pagis tian ulon por esti ĝentila kun Israelo, kaj neĝentila kun egiptoj, se ne kial tian militan helpon? Sed nun, ni vidas inonj kaj vironj kiuj volas liberiĝi kaj ni estas mirigita, ke ili povas diri "ne" al ilia estro kiam ni estas superregita per mono kaj senmonotimo.

Tiaj geegiptoj (kaj getunizoj) estas niaj sekretaj modeloj, kaj ni ne devas pripensi la kialon de tiaj okazaĵoj, sed la kialon de la neokazajoj en nia "liberaj" landoj.