25/07/11

Sola

Mi estas sola. Mi tamen ne estas malbela aŭ malbona. Ĉu eble mi estas enuiga? Mi ne pensas tio, sed kio scias, eble mi enuigas ĉiu kun mia demandoj. Mia patrino forlasis min post naskiĝo, kaj en la orfejo, neniu parolis al mi. Mi neniam amikis kaj neniam estis amita. Nur tolerita ĝis mi plenaĝis.

Nun, mi estas servisto en granda domo, kaj mi neniam vidis la mastroj de tio domo. Mi purigas, kuiras, ĝardenas la tutan tagon, kaj scias ke iu malpurigas, manĝas kaj promenas laŭ la padoj en la parko, sed kio?

Mi vivas tra la libroj kaj la filmoj, vojaĝas kun Frodo kaj amori tiel James Bond. Mi plene scias ke tio ne estas vere vivi, sed fabeloj kaj romanoj estas unuopa barilo inter vivo kaj suicido. Mi neniam amoris. Eĉ kiam mi volas pagi, ĉiesulinoj apenaŭ rigardas min, kaj malrapide foriras. Nek kruele nek afable, ŝi nur foriras.

Sed hodiaŭ, dum mi laboras en la ĝardeno, voĉon mi aŭdas. Malforta kaj fora, kvazaŭ leviĝanta el la arboradikoj. Estas la dek-sepa horo. Mi ĉesas grati la grundo, kaj aŭskultas. La voĉo estas maljuna. Maljuna, kaj virina. Mi rigardas la ĉirkaŭe sed vidas neniu. La voĉo eksilentas.  Estas la dek-sepa kaj tridek. Mi terminas mia laboro kaj iras kuiri.


Estas nun dek antaŭ la dek-sepa, kaj mi pripensis al la voĉo dum la tutan nokton. Kio estas tia maljunulino kio flustras el la grundo? Ĉu ŝi parolos ankoraŭ hadiaŭ? Mi atentas. Estas du antaŭ la dek-sepa. Mi ronĝas ungon. Unu antaŭ la horo. Eble ŝi neniam revenos, ŝi volis ŝerci kaj mi estis la perfekta predo. Alia ungo foriĝas.

"Tomaso!"

Ŝi konas mian nomon! Kaj ŝi parolas pli forte ol hieraŭ. Sed mi ne vidas ŝin. Mi kuras tra la ĝardeno, kaj aŭskultas kaj observas ĉiu arbetaĵo, ĉiu arbo, sed mi ne trovas neniu. 

Dek-sepa kaj kvardek. Ekde dek minutoj mi estas denove sola. Sed iu konas min. Iu eble ŝatas min? Ne, mi ne povas tion esperi. Estas tro frue, espero ne povas penetri mia menson. La espero estas la vojo al la seniluziiĝo. Mia vivo ĉiam estis morna, kaj ĝi ĉiam estos morna.

Du semanoj pasis ekde la unua parolo de la voĉo, kaj ĉiuj tagoj ĝi revenis. Ino parolas al mi, nur prononcas mia nomo. Estas la dek-sepa kaj dek ses. io novas. Mi ne aŭdas io nova. Ne, io estas malsimila ol aliaj tagoj. Parfumo! Mi flaras parfumo! La odoro eniras en mian nazo, kaj aktivigas io en mia cerbo, kaj en mia koro.

"Panjo!"

Mi haltas kaj restas senmova. La voĉo ĉesis kiam mi kriis. La vorto eliris el mia buŝo, kiel puŝita de la parfumo.  Mi neniam pensis, ke la ino estis mia patrino, sed nun estas certe: panjo serĉas min.

"Tomaso..."

La voĉo estas malforta kaj tremita, sed nun mi scias. Ŝi amas min. Kaj ŝi neniam min forlasis, sed estis forprenita en alia loko, for de nia realo. Sed estas la dek sepa kaj duono, kaj ŝi foriras.

Nun estas nokto kaj mi pripensas en mia lito. Kie estas mia patrino, ĉu estas eble atingi ŝin? Mi vidos morgaŭ.

La dek-sepa horoj. Mi aŭdas nenio sed flaris panjo. Ŝi alproksimigas. Nun mi scias kion fari. Mi vidas ŝi!

"Panjo! Mi estas kun vi!"

Sed nun, mi scias kial mi estas sola. Mi estas malsana. malsana menso en sana korpo. Aŭtismo. Mi estas enfermita en mia kapo. Panjo komencas rideti, sed kiam ŝi vidas mia vizaĝo, ŝi komencas paniki.

"Doktoro, li havas grava kriso!"

Efektive mi ne povas tion elteni. Mi estas sola sed ne pro neniu amas min. Mi estas sola ĉar mi estas monstro. Mi devas puniĝi. Mi gratas la haŭto de mia vizaĝo, frapas mi kapo sur arbo, kaj krias. Mi krias nedifinitajn sonojn por forgesi. Mi ne povas vivi se mi scias kio mi estas. Mi devas forgesi.


Mi forgesas mia doloro, mi forgesas mia sanga vizaĝo, mi forgesas la mondo. Mi forgesas panjo. Adiaŭ panjo.


Mi ploras. Kial mi ploras? Mi ne scias, mi forgesis.


Mi estas sola.

19/05/11

Veksonĝo kiel labormetodo

Mi legis blogaĵoj pri niaj ĉiutagaj decidoj. Ili timigis min, sed ankaŭ esperigis min.
Mi ne parolos ĉi tie pri la timo, sed pri la espero.

Unue, mi aprenis ke miaj paŭzoj estas efikoplenaj! Plej precize, kiam problemo estas tro malsimpla kaj ne precize difinita, vi ne devas pripensi dum horoj kaj incitiĝi kaj kapdoloriĝi, sed lasi vojaĝi via menso. Legu bildrakonto, libroj, blogoj aŭ aktualaĵoj.

Via aŭtonoma penso estas pli efika por tiu tasko ol via konscia penso. Se la problemo estas bone difinita, tiel kalkulo, vi prefere pripensi kaj havi precize rezulto. Sed se vi volas elekti la pli bona frostujo, vi ne povas kalkuli. Estas tro multe parametroj kaj ili ne estas bone difinita. Estas preferinda legu informoj pri frostujoj, kaj poste fari aliaj aferoj, kaj poste reveni al la frostujoj kaj elekti tiu kiu ŝajnas la plej bone, sen pripensi.


Kiel programisto, mi havas kompleksoj problemoj en la tuta tago, kaj mi kelkfoje pripensas dum horoj ĝis kapdoloro, sen rezultoj. Sed post "senutilaj faradoj" (kiel skribi blogaĵo, aŭ legi novaĵoj), la solvo subite ekaperas en mia kapo! Evidente vi ne povas mallabori dum la tuta tago, sed mallonge riposeti povas esti efika.

Due, ŝajnas que la plimulto pravas. Provu tia eksperimento: peti al via amikoj, familio kaj kolegoj, ke ili estimi la dimensio de objekto. Se vi kalkuli la averaĝo de respondoj, ĝi certe estas tre proksima de la  mezurita dimensio. Plejofte ĝi estas pli preciza ol la plej preciza respondo!

Se vi volas ke la respondo estas pli preciza, vi devas peti al personoj kiuj havas kapablecoj pri la temo, kaj ankaŭ kelkaj aliaj personoj. La motivado estas grava: la respondoj en konkurso estas pli precizaj.


Do kial tio ĉi esperigis min? Pri la unua fenomeno, ĝi estas pruvo ke mi ne estas vere mallaborema. Mia laboro estas bona kaj mia mastro neniam plendi, sed estas bona por mia bonstato.


Pri la dua fenomeno, ĝi estas pruvo ke demokratio estas bona. Eĉ se kelkaj uloj kaj ulinoj tro profitas, la plimulto plejofte pravas, se la elektebleco estas reala.

Sed atentu! La demando ofte influi la respondo...

Legu pli:
[1] Éloge du pifomètre [fr]
[2] Étrange perspicacité collective [fr]

7/02/11

Valonoj gajnos!

Mi loĝas en Belgio, plej precize en Gembloux, kiu stariĝas en Valonio. En Valonio, ni nun parolas la franclingvon, kaj la Flandrio estas nederlandligva regiono. Brusela Ĉefurba Regiono estas dulingva. Ankaŭ ekzistas minoritato germana Valonoj. Sed tio ne estas tiel simpla.

Mi ne lernigos al vi la subtiloj de nia lando, nur tio: ni balotis la 13an de junio kaj ni ne havas registaron. Ni havas la eŭropan rekordon kaj la 30a de marto ni havos la mondan rekordon!

En Viskonsino estas personoj kiuj parolas la valonlingvon, idoj de 15000 Valonoj de la regiono de Gembloux. Iu el tiuj uloj estis pridemandita en la belga radio lasta semajno, kaj lia aviso pri la politika konfuzegaĵo en Belgio estas:
Les Wallons vont gagner! [Valonoj gajnos]

Do ni resumu: neniu en Belgio povas diri kiam aŭ eĉ se ni havos registaron. Nur kelkaj politikuloj komprenas kial ili disputas kaj neniu scias kial ili ne akordas. Ekster la lando, eĉ en Francio aŭ Nederlando, oni pensas ke Belgio eksplodos, kaj nia diasporo kredas ke okazas civila milito ĉi tie.

Bonvolu helpu nin...

1/02/11

Pri Egiptio

Kial la egiptaj okazaĵoj interesas Eŭropon? Ni akceptis kaj aprovis sinjoron Moubarak ekde preskaŭ tridek jaroj. Li estis la certiganto de stabilo en mezoriento, kaj li akceptis lian hebrean najboron, kun la helpo de jara usona doneco, kiu valoras 1,3 miliardo dolaroj. 1,3 miliardo militaj dolaroj...

Do ni pagis tian ulon por esti ĝentila kun Israelo, kaj neĝentila kun egiptoj, se ne kial tian militan helpon? Sed nun, ni vidas inonj kaj vironj kiuj volas liberiĝi kaj ni estas mirigita, ke ili povas diri "ne" al ilia estro kiam ni estas superregita per mono kaj senmonotimo.

Tiaj geegiptoj (kaj getunizoj) estas niaj sekretaj modeloj, kaj ni ne devas pripensi la kialon de tiaj okazaĵoj, sed la kialon de la neokazajoj en nia "liberaj" landoj.